La venonta Hispana Esperanto-Kongreso okazos en Sevilo, de la 12-a ĝis la 15-a de oktobro 2023. La kongresejo estos la sidejo de UGT-Andaluzio (strato Blas Infante). Ya alireblas la oficiala retejo de la kongreso, kie vi povos aliĝi kun rabato de 20 eŭroj ĝis la 30-a de aprilo (krom aliaj rabatoj pro aĝo aŭ membreco).
Plulegi “Hispana Kongreso en Sevilo”Kategorio: Eventoj
Lekcioj pri enkonduko al Esperanto en la fakultato pri Filologio
Ĉi-monate, en la fakultato pri Filologio okazas serio de lekcioj pri enkonduko al Esperanto.
PlulegiEkspozicio pri Esperanto en la Sirendomo
De la 26-a de Decembro 2018 ĝis la 4-a de Januaro 2019, ASE elmontris en la Sirendomo la Ekspozicion 20 Jarojn de la Casa de Las Sirenas, kie ni konigas ankaŭ la 15 jarojn da Esperanto-lernado tie, kune kun la historio de la lingvo en nia urbo kaj Esperanto mem.
Plulegi “Ekspozicio pri Esperanto en la Sirendomo”Kulturaj agadoj – Omaĝo al Antolín
Krom nia agado cele al disvastigo de Esperanto en Sevilo, ni ankaŭ organizas de tempo al tempo alispecajn kulturajn agadojn Plulegi “Kulturaj agadoj – Omaĝo al Antolín”
Evento de la 21-a de aprilo: Esperanto kaj Universitato
La venontan 21-an de aprilo okazos evento pri Esperanto kaj Universitato en la Eduk-scienca Fakultato. Plulegi “Evento de la 21-a de aprilo: Esperanto kaj Universitato”
Elmontro en la Sevila Universitato
De la tago 3-a ĝis la 7-a de Aprilo eblas vidi la elmontro pri esperanto de HEF en la Psikologia Fakultato. Plulegi “Elmontro en la Sevila Universitato”
Prelego en “Colegio de Enfermería”
Okaze de la centjara jubileo de la fondado de nia asocio fare de Trinidad Soriano kune kun grupo de sevilaj amikoj en la jaro 1911, ni komencas serion da memorigaj agoj, kiu finiĝos la 12-an de oktobro, dato indikata en la fonda akto de la asocio, kiel tiu dato, en kiu ĝi kreiĝis.
La unua el tiuj agoj estos diskoniga prelego pri Esperanto, en kiu oni mallonge parolos pri kio estas Esperanto, pri ĝiaj plej gravaj historiaj momentoj kaj pri ĝia loko en la nuntempa mondo. Tiu ĉi prelego okazos la venontan ĵaŭdon, la 7an de aprilo je la 19:30, en la “Colegio de Enfermería” (la sidejo de la Korporacio de Flegistoj de Sevilo), situanta en la strato Ramón y Cajal, n. 20, Sevilo.