Elmontro pri printempaj festoj en Sevilo

Finiĝinte la Sankta Semajno ni okazigis en Sevilo instigite de la Civita Centro “Casa de las Sirenas” la tiel nomatan elmontron Huele a Primavera en las Sirenas (odoras printempe, en “las Sirenas”).

Verdire ni havis sampetempe saman ideon aranĝi se tiel diri ekspozicion modestan pri niaj Printampaj Festoj.

Nia originala projekto celis atingi ĉiun feston: Sanktan Semajnon, la Aprilan Foiron… sed devis koincidi kun tiu ideo de la “Sirendomo”, do oni devis centriĝi en nura Aprila Foiro. Dirite kaj farite.

Post lastatempa liverado de materialo far vendejoj oni finfine havis pretaj (preskaŭ) ĉiun menditan materialon. Ĝi konsistis je fot-paneloj (grandaj kaj etaj), granda framo muntebla por elteni la menciitajn panelojn, vest-kroĉilo muntebla por pendi sevilanin-robon (traje de flamenca), infan-skale, puzlon (pri Zamenhof), ekzemplerojn de Gazeto Andaluzia eltenantajn diversajn andaluziajn festojn: Karnevalo, Sankta Semajno, Aprila Foiro, El Rocío pilmigrado…

Plue staris en la elmontrejo: diverskoloraj lampiroj (farolillos), divers-motivaj paneloj en nura E-o, ekzemplero de la libro 125 años de esperanto en Sevilla, E-ludo “7 falsaj amikoj”…

Kvankam la elmontrado principe datis de lundo 20-an de Aprilo ĝis sekvonta vendredo, ĝi plilongiĝis ĝis la lundo (do finiĝis kiam en tiu noktomezo komenciĝus la Aprila Foiro).

Vizitantoj nombris 117, kiuj tre diversis, inter ili gimnazianoj kaj lernejanoj el oficialaj klas-vizitoj (kelkiu eĉ sciipovetis E-on).

Oni ne povas ne gratuli ĉi tie nian prezidanton ne nur pro lia ideo, dezajno kaj demarŝado, sed precipe pro lia deĵorado, matene kaj vespere ĉe la ekspoziciejo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.