Hispana Kongreso en Sevilo

La venonta Hispana Esperanto-Kongreso okazos en Sevilo, de la 12-a ĝis la 15-a de oktobro 2023. La kongresejo estos la sidejo de UGT-Andaluzio (strato Blas Infante). Ya alireblas la oficiala retejo de la kongreso, kie vi povos aliĝi kun rabato de 20 eŭroj ĝis la 30-a de aprilo (krom aliaj rabatoj pro aĝo aŭ membreco).

La tagojn 10-a kaj 11-a okazos antaŭkongreso en la Sevila universitato, aranĝita de Civiencia. Ĝi ĝuos la partoprenon de gravaj prelegantoj devenantaj de landoj kiel Francujo, Germanujo, Hispanujo Irano, Italujo, Japanujo, Kostariko aŭ Ukrainujo.

Vi trovos pli da informo (kaj la aliĝformularon) en la oficiala retejo, kongreso.esperanto.es, kiu estos aktualigata kiam la programo, loĝado, ktp., konkretiĝos.