Evento de la 21-a de aprilo: Esperanto kaj Universitato

Fachada de la Facultad de Ciencias de la Educación

La venontan 21-an de aprilo okazos evento pri Esperanto kaj Universitato en la Eduk-scienca Fakultato. Jose Antonio del Barrio, prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio, partoprenos per prelego.

Kadre de tio, la ekspozicio pri Esperanto translokiĝos en la Eduk-sciencan Fakultaton.

La programo (en la hispana) atingeblas ĉe: https://filologia.us.es/wp-content/uploads/2017/03/Esperanto-Di%CC%81ptico-Actividad.pdf

Jen resuma traduko:

PROGRAMO
Klasejo 2.21 en Eduk-scienca Fakultato (Facultad Ciencias de la Información).

8:30   Akceptado kaj material-disdonado.
9:30   Prelego 1.  Esperanto: enhavo, historio kaj:  internaciaj institucioj.
10:30  Prelego 2.  Esperanto kaj akademio: iniciatoj internaciaj en scienco k. univesitato.
11:30  Ateliero pri Esperanto, parto la 1-a.
14:00  Paŭzo por tagmaĝo.
15:30  Intervenoj surbenditaj: Video-elmontro far membroj de aliaj universitatoj
       kaj divers-akademiaj disciplinoj pri Universitato kaj Esperanto.
16:30  Ateliero pri Esperanto: parto la 2-a.
17:30  Konkludo de enketo pri E-o kaj lingv-justeco universitata.
18:30  Konigo pri agado kaj priserĉa rezultato far loka skipo pri E-o kaj superigo
       pri akademia subpremado.
20:30  Konkludaro k. proponoj.
21:00  Disdonado de atestiloj

PRAVIGO DE LA EVENTO (traduk-resume):

Celo de l´evento: konigi al la universitata komunumo pri la nuna utiligo k. eblecoj kiujn E-o ebligas ĉar scienca kaj akademia lingvo plus ties avantaĝo.

ORGANIZAS:

CIADO (komunumo pri serĉo, agado k. disvolvo por superigo de subpremado).

SUBTENAS:

Sevila Universitata Fako (Extensión Universitaria).

ALIĜO:

Ne necesa krom se temas pri ECTS ating-celo (t.e. universitaj kreditoj).

KUNLABORAS:

Pluraj Fakultat-fakoj (inkluzive ekster-landaj) plus Sevila Esperanta Asocio kaj Hispana Esperanto-Federacio.

Pli da informo ĉe: http://institucionales.us.es/marco/