Lekcioj pri enkonduko al Esperanto en la fakultato pri Filologio

Vicente Manzano-Arrondo preleganta

Ĉi-monate, en la fakultato pri Filologio okazas serio de lekcioj pri enkonduko al Esperanto.

La unua okazis la pasintan vendredon, 12-a de aprilo. Titolita Esperanto: pli ol internacia lingvo. Ni parolu!, ĝin donis la profesoro Vicente Manzano-Arrondo.

La dua lekcio, titolita Kiel Esperanto eliris el la provo-tubo kaj kial ĝi estas bona ilo por internacia komunikado, okazos la venontan vendredon, 26-a de aprilo, de 11:30 al 13:00, en la klasĉambro 103 de la fakultato pri Filologio. Ĝin donos la profesoro Ilona Koutny, el la Universitato Adam Mickiewicz (Polujo).

Ilona Koutny preleganta
Ilona Koutny

La doktoro Ilona Koutny estas hungara lingvisto, membro de la Akademio de Esperanto. Nuntempe, ŝi instruas en la interlingvistikajn studojn de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznań).

Ŝi donos sian prelegon en Esperanto, kaj Vicente Manzano-Arrondo tradukos en la hispanan.