Kiu ni estas?

Sevila Esperanto Asocio estas asocio naskiĝinta en Sevilo kies ĉefa celo estas la uzo kaj disvastigo de la internacia lingvo esperanto kiel lingvo de paco kaj de kultura interŝanĝo kaj alproksimiĝo inter ĉiuj popoloj de la planedo.

Alia el la celoj de la asocio estas la batalo kontraŭ la lingva diskriminacio kaj la defendo de la lingvaj rajtoj de ĉiuj popoloj.

Por la plenumado de niaj celoj ni estas antaŭvidintaj aron da agadoj direktitaj al komencantoj de esperanto kiuj volas lerni la bazojn de la lingvo (bazaj kursoj de esperanto) kaj ankaŭ prelegojn kaj konversacirondojn en esperanto por tiuj kiuj volas progresigi sian scipovon de esperanto.