Ekspozicio pri Esperanto en la Sirendomo

Tri esperantistoj kune pozantaj apud la ekspozicio

De la 26-a de Decembro 2018 ĝis la 4-a de Januaro 2019, ASE elmontris en la Sirendomo la Ekspozicion 20 Jarojn de la Casa de Las Sirenas, kie ni konigas ankaŭ la 15 jarojn da Esperanto-lernado tie, kune kun la historio de la lingvo en nia urbo kaj Esperanto mem.

Malgraŭ la mallonga daŭro de la ekspozicio (plie pro la festotagoj, la centro estis fermita vespere), ĝin vizitis inter 100 kaj 120 personoj (laŭ urbodoma kontrolo).

Oni celas pluan elmontradon ekde aprilo en aliaj lokoj, kiel alia Centro Cívico datreveninte 20 jarojn (tiu de San Julián).