Prelego en “Colegio de Enfermería”

Okaze de la centjara jubileo de la fondado de nia asocio fare de Trinidad Soriano kune kun grupo de sevilaj amikoj en la jaro 1911, ni komencas serion da memorigaj agoj, kiu finiĝos la 12-an de oktobro, dato indikata en la fonda akto de la asocio, kiel tiu dato, en kiu ĝi kreiĝis.

La unua el tiuj agoj estos diskoniga prelego pri Esperanto, en kiu oni mallonge parolos pri kio estas Esperanto, pri ĝiaj plej gravaj historiaj momentoj kaj pri ĝia loko en la nuntempa mondo. Tiu ĉi prelego okazos la venontan ĵaŭdon, la 7an de aprilo je la 19:30, en la “Colegio de Enfermería” (la sidejo de la Korporacio de Flegistoj de Sevilo), situanta en la strato Ramón y Cajal, n. 20, Sevilo.