Ekde la ventonta lundo, la 2-a de oktobro, ni komencos gvidi niajn kursojn de Esperanto en la Civitana Centro Las Sirenas. Plulegi “Kursoj de Esperanto 2017-2018”
Kursoj de Esperanto 2017-2018

Ekde la ventonta lundo, la 2-a de oktobro, ni komencos gvidi niajn kursojn de Esperanto en la Civitana Centro Las Sirenas. Plulegi “Kursoj de Esperanto 2017-2018”
De la pasinta aŭgusto, ni reprenis la babilrondojn. Plulegi “Ni reprenis niajn babilrondojn”
Pasintan monaton junio tri membroj de nia asocio forflugis al Napolo, kaj kontaktis kun tiea E-grupo. Plulegi “Vizito al Napolo”
La venontan 21-an de aprilo okazos evento pri Esperanto kaj Universitato en la Eduk-scienca Fakultato. Plulegi “Evento de la 21-a de aprilo: Esperanto kaj Universitato”
De la tago 3-a ĝis la 7-a de Aprilo eblas vidi la elmontro pri esperanto de HEF en la Psikologia Fakultato. Plulegi “Elmontro en la Sevila Universitato”
Hodiaŭ, merkredon, la 9an de novembro, ekas nia ĉeesta kurso de Esperanto por tiu ĉi lernojaro 2011-2012. Plulegi “Kurso de esperanto 2011-2012”
Okaze de la centjara jubileo de la fondado de nia asocio fare de Trinidad Soriano kune kun grupo de sevilaj amikoj en la jaro 1911, ni komencas serion da memorigaj agoj, kiu finiĝos la 12-an de oktobro, dato indikata en la fonda akto de la asocio, kiel tiu dato, en kiu ĝi kreiĝis.
La unua el tiuj agoj estos diskoniga prelego pri Esperanto, en kiu oni mallonge parolos pri kio estas Esperanto, pri ĝiaj plej gravaj historiaj momentoj kaj pri ĝia loko en la nuntempa mondo. Tiu ĉi prelego okazos la venontan ĵaŭdon, la 7an de aprilo je la 19:30, en la “Colegio de Enfermería” (la sidejo de la Korporacio de Flegistoj de Sevilo), situanta en la strato Ramón y Cajal, n. 20, Sevilo.
Hodiaŭ, la 4-a de novembro, komenciĝas la ĉeesta kurso de Esperanto. Samkiel pasintjare, la lecionoj okazos ĉiuĵaŭde, de la 19:30 ĝis la 21:00, en la Civitana Centro “Casa de las Sirenas”.
Vi ankoraŭ havas tempon! ¡Hasta la vista!
Denove, ni organizas ĉeestan kurson de Esperanto por la lerneja jaro 2009/2010. La loko estos la Civitana Centro “Casa de las Sirenas” (strato Alameda de Hércules), ĉiumerkrede de la 19:30 ĝis la 21-a horo. Atestiloj de la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo estos disdonitaj.
Por plia informo, ne hezitu kontakti nin
Jen kelkaj linioj por deklari oficiale inaŭgurita la novan retejon de la Sevila Esperanto Asocio. Ne forgesu aldoni nin al viaj paĝosignoj!