Kurso de Esperanto en la Sevila Universitato

Vista aérea del Campus Pirotecnia de la Universidad de Sevilla

La trian semajnon de oktobro komenciĝos la universitata kurso “Esperanto: idioma académico (Esperanto: universitata lingvo). Per ĝi akireblas 6 oficialaj lernopunktoj, validaj por ĉiuj studoj de la Sevila Universitato.

La kurso daŭros proksimume ĝis la mezo de junio 2018 (krom la ekzamenaj semajnoj, por ne tro ŝarĝi la lernantojn). La celo estas helpi la interesitajn lernantojn atingi la oficialan KER-atestilon pri la nivelo B1.

Por ebligi la aliĝon al la plej multaj lernantoj, estiĝis du eblaj ĉeestaj grupoj:

  • Marde kaj ĵaŭde de la 17:00 ĝis la 18:30 (ekde la 17-a de oktobro)
  • Ĵaŭde de la 9:00 ĝis la 12:00 (ekde la 19-a de oktobro)

Afiŝo pri la kursoLa universitata teamo kunordiganta la kurson, gvidata de la profesoro Vicente Manzano-Arrondo, de la komenco komunikiĝas kun nia asocio. Danke al tio, ni kunlaboras gvidante la vesperan kurson.

Pri la matena kurso okupiĝos Vicente mem, kiu, danke parte al la stipendio “Felipe González del Pino” donita de la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, estas nuntempe faranta Interlingvistikajn Studojn en Poznan.

La universitata kurso “Esperanto: idioma académico” disvolviĝos en decidota fakultato de la Universitata Areo “Ramón y Cajal” (plejeble en la fakultato pri psikologio).

Por plifortigi la lernadon de la lingvo, oni antaŭvidas diversajn aktivecojn, kiel tutesperantajn semajnfinojn, aŭ kontaktojn kun vasta internacia reto de esperanto-parolantoj.

Esperantistoj el la tuta mondo kuraĝigas la lernantojn partopreni la kurson kaj postajn agadojn.

Por pli da informo pri antaŭkondiĉoj, aliĝilo, ktp.: esperanto.us.es aŭ pere de la retpoŝtadreso esperanto@us.es.