Komenciĝas la universitata kurso de Esperanto

Vicente dando clase de esperanto a unos quince alumnos.

Kiel planite, ĉi semajne komenciĝis la universitata kurso “Esperanto: idioma académico”.

La komenco estis sufiĉe kontentiga. Ĝis nun estas ĉirkaŭ 30 aliĝintaj lernantoj sume (enkalkulante la grupoj matena kaj vespera). Multaj el ili montris grandan emon ekparoli la lingvon, kaj eĉ atingi la oficiale atestitan B1-nivelon.

Konfirmite, la lecionoj okazos en la Fakultato pri Psikologio. La templimo por aliĝo ankoraŭ ne pasis kaj oni ne atingis la maksimumo da eblaj lernantoj (do vi havas ankoraŭ tempon!). Informiĝu en esperanto.us.es.

La korea esperantisto Unika kuraĝigas vin partopreni la kurson.

Vicente instruas esperanton al ĉirkaŭ 15 lernantoj.
Historia momento: la unuaj lecionoj de la kurso.
La instruistoj pozas en klasĉambro.
Instrua teamo. Maldekstre-dekstren: Fernando Estepa, Juan Diego Azbau, Vicente Manzano-Arrondo, Antonio Rodríguez Gasch, José Roldán.
Lernantoj kaj instruistoj pozas en ŝtuparo.
Instruantaro kaj lernantaro pozas por la estonteco.