Ni reprenis niajn babilrondojn

Monumento omaĝe al instruistoj en la parko de «El Alamillo»

De la pasinta aŭgusto, ni reprenis la babilrondojn.

Ili konsistas je kunvenetoj dum kiuj, dum unu horo, oni parolas nur en esperanto pri temo antaŭe elektita. Do jam oni parolis pri “dietoj”, “genroj” (en la senco “seksaj identecoj”), “inteligento”, “nifoj”…

Ĉi-jaŭde, la 28-an de septembro, la temo estos “REVOJ REALIĜONTAJ”.

Nuntempe, la babilrondojn ni okazigas ĉiun jaŭdon je la 8-a horo vespere en Parko El Alamillo (ĉe la baro).