Vizito al Napolo

Miembros de la ASE y el grupo napolitano posando juntos

Pasintan monaton junio tri membroj de nia asocio forflugis al Napolo, kaj kontaktis kun tiea E-grupo.

Temas pri Gonzalo Carrasco, Paco Rodríguez y Miguel Leal (bedaŭrinde José María Spinola malsanis kaj ne povis iri).

Tiea grupo, nomata “Harmonio kaj Progreso“, tre afable kaj sindoneme regalis ilin kaj donacis al nia grupo per libroj.

Taŭgu ĉi bild-dokumento kiel omaĝo al ili. En ĝi, la estraranoj Nicolino Rossi kaj Liliana Gallifuoco, varme salutas la sevilajn samideanojn.