Vid-al-vida renkontiĝo por retaj kursanoj

Dekkvar esperantistoj pozas ĉe la Plaza de España en Sevilo

La dimanĉon 24-an de junio oni okazigis en urbo Sevilla eventon samtempe al aliaj en kelkaj hispanaj urboj.

Oni koincidigis la proponon de HEF (siavice de Duolingo) en tiu tago por kunigi la lokan lernantojn kaj samideanojn kadre siavice de la livero de atestiloj por finiĝintoj en la loka kurso.

La celo estis tia kaj alia: pasigi agrablan tagon en Parko María Luisa kun la celo perfektiĝi en Esperanto okaze de la venontaj eventoj, nome, Badaĥozo, Madrido kaj Lisbono.

Kaj tiel okazis: tutesperanta kaj agrabla lingvo-etoso por konatuloj kaj ankoraŭ nekonata samideanaro.

Do tiel oni liveris la atestilojn pri ĉeesto ĉe la universitata kurso far la Universitato samkiel la ĉiujara de la loka Sevila Asocio por ĉiu kurso en nia urbo (ĉi-kaze ankaŭ la sama universitata).

Nur povis ĉeesti el inter finiĝintoj kelko da ili. La ceterajn oni donos kiam ili havos pli da tempo post ilia devo en aliaj ekzamenoj.

La universitatan kurson komencis 28 gelernantoj kaj plimulto finis ĝin (alia afero estis atingi la tutajn 6 kreditojn universitatajn).

Ni daŭrigas en la strebo por ke kiu ajn povos ĉi-somere atingi eĉ plibonan fluparoladon por la venontaj cititaj eventoj.