Kursoj 2018-2019

Fasado de la Fakultato de Financo kaj Turismo

Samkiel la lastan lernojaron, la Asocio kunlaboras pri la kurso de Esperanto de la Universitato de Sevilo, ankoraŭ prizorgante la progresanta kurso de la civitana centro Casa de las Sirenas.

Universitata kurso (subtenata de la Fakultato pri Financo kaj Turismo)

Ĝi estos vespera ĉeesta kurso, plus helpa materialo pere de Interreto (virtuala klasĉambro).

  • Loko: Seminario de Eksperimenta Psikologio (Fakultato pri Psikologio).
  • Komenco: 25-a de septembro, je 18:00.
  • Horaro: La ĉeesta vespera kurso okazos de 18:00 ĝis 20:00, ĉiun neferian mardon.

Por pli da informo vizitu https://esperanto.us.es. Eblas aliĝi eĉ post la komenco de la kurso.

Kurso en Casa de las Sirenas

  • Loko: Civitana Centro Las Sirenas. Strato Alameda de Hércules, 30, 41002 Sevilo.
  • Komenco: 4-a de oktobro je la 20-a.
  • Horaro: Ĵaŭde de 20:00 ĝis 21:30.

Ĉi tiu kurso estas tamen por progresantoj, kvankam, depende de la nombro de la studantaro, ni povus akordigi ĝin, kune kun aliaj praktikaj kursoj lunde de 17:00 ĝis 18:30 (nur kelkafoje monate).

Alia eblo por praktiki

Konstanta seminario en la Ŝtata Biblioteko Infanta Elena, solenejo teretaĝa. Lunde de 10:30 ĝis 12:00.