Finiĝis la 81-a Hispana Esperanto-Kongreso

Post intensa semajno, dum kiu ni fiere ricevis la viziton de esperantistoj el pli ol deko da landoj (iuj el ili estis reprezentantoj de gravaj internaciaj esperantistaj institucioj) finiĝis la Universitata Antaŭkongreso (10-11a oktobro) kaj la 81-a Hispana Esperanto-Kongreso (12-15-a oktobro).

Kunvenitaj en Sevilo (Fakultato de Filologio kaj sidejo de la UGT-Andalucía, respektive), ni ĝuis grandan variecon de allogaj enhavoj, kiel prelegoj pri temoj kiel vide-kanaloj en Interreto aŭ la lun-esplorada programo Artemiso, aŭ kiel teatraj, pupteatraj kaj muzikaj spektakloj.

Kiel kulmino, la prezidanto de UEA, Duncan Charters fermis la kongreson per prelego pri ties centra temo, kiu estas bedaŭrinde tre aktuala en ĉi tiuj tagoj: komprenemo inter popoloj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.