La 15-an de decembro oni celebris en restoracio Campeones la Zamenhofa Tago.
Pli ol dekduo da samideanoj kaj familianoj festis tie en tre agrabla etoso. Estis interŝanĝoj da donacetoj, elstarante torton kun la figuro de Zamenhof sur ĝi printita kio estis surprize manĝebla (kiel bongusta estis li, kara prapatro Ludoviko).
Por pliigi la esperantan etoson ni starigis tol-volvaĵon kun la motivo de nia renkonto, krom kelkaj ĉemizoj kun la kvinpinta verdostelo.
Ni tostis je la nomoj de l’ forpasintoj ĉi-jare.
Ĝis la venonta, do…