La venontan 21-an de aprilo okazos evento pri Esperanto kaj Universitato en la Eduk-scienca Fakultato. Jose Antonio del Barrio, prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio, partoprenos per prelego.
Kadre de tio, la ekspozicio pri Esperanto translokiĝos en la Eduk-sciencan Fakultaton.
La programo (en la hispana) atingeblas ĉe: https://filologia.us.es/wp-content/uploads/2017/03/Esperanto-Di%CC%81ptico-Actividad.pdf
Jen resuma traduko:
PROGRAMO
Klasejo 2.21 en Eduk-scienca Fakultato (Facultad Ciencias de la Información).
8:30 Akceptado kaj material-disdonado. 9:30 Prelego 1. Esperanto: enhavo, historio kaj: internaciaj institucioj. 10:30 Prelego 2. Esperanto kaj akademio: iniciatoj internaciaj en scienco k. univesitato. 11:30 Ateliero pri Esperanto, parto la 1-a. 14:00 Paŭzo por tagmaĝo. 15:30 Intervenoj surbenditaj: Video-elmontro far membroj de aliaj universitatoj kaj divers-akademiaj disciplinoj pri Universitato kaj Esperanto. 16:30 Ateliero pri Esperanto: parto la 2-a. 17:30 Konkludo de enketo pri E-o kaj lingv-justeco universitata. 18:30 Konigo pri agado kaj priserĉa rezultato far loka skipo pri E-o kaj superigo pri akademia subpremado. 20:30 Konkludaro k. proponoj. 21:00 Disdonado de atestiloj
PRAVIGO DE LA EVENTO (traduk-resume):
Celo de l´evento: konigi al la universitata komunumo pri la nuna utiligo k. eblecoj kiujn E-o ebligas ĉar scienca kaj akademia lingvo plus ties avantaĝo.
ORGANIZAS:
CIADO (komunumo pri serĉo, agado k. disvolvo por superigo de subpremado).
SUBTENAS:
Sevila Universitata Fako (Extensión Universitaria).
ALIĜO:
Ne necesa krom se temas pri ECTS ating-celo (t.e. universitaj kreditoj).
KUNLABORAS:
Pluraj Fakultat-fakoj (inkluzive ekster-landaj) plus Sevila Esperanta Asocio kaj Hispana Esperanto-Federacio.
Pli da informo ĉe: http://institucionales.us.es/marco/