Ni dividas kun vi la informojn pri la venonta universitata kurso 2026/27 kaj la novaĵojn pri la kurso en la Civitcentro «Las Sirenas».
Universitata Esperanto-kurso 2026/27
- Loko: Fakultato pri Turismo kaj Financo, aŭlo 7.
- Komenciĝo: La 9-an de septembro.
- Horaro: Ĉiun nefesta merkredon, de la 18-a ĝis la 20-a horo.
- Ne-universitatanoj: Ne necesas aliĝi, sed interesatoj devas komuniki sian intencon partopreni por ricevi permeson pri ĉeesto.
Kurso en Civitcentro «Las Sirenas»
Oni atendas la sciigon pri la malfermo de la centro por la kursoj, kio ne okazos antaŭ la 15-a de septembro. Oni petis, ke la lecionoj okazu ĵaŭde, de la 19-a ĝis la 20:30. Ni komunikos la permeson kaj pliajn novaĵojn tuj kiam ni ricevos ilin.