Kulturaj agadoj – Omaĝo al Antolín

Samideanoj metantaj florojn sur la tombon de Antolín

Krom nia agado cele al disvastigo de Esperanto en Sevilo, ni ankaŭ organizas de tempo al tempo alispecajn kulturajn agadojn por niaj membroj kaj simpatiantoj. Estu ekzemploj du vizitoj faritaj la pasintan novembron.

8-a de novembro: Vizito al tombejo de San Fernando

En ĉi tiu vizito ni havis la okazon omaĝi al Antolín Colmenar. Tion ĉeestis lia filino kaj nepo, kiuj multe dankis nian inviton en tre kortuŝa solenaĵo.

Sur la tombo de Antolín sidas la jena teksto skribita en Esperanto: Jen pacbatalinto.

Jene vi povas aŭskulti la mallongan paroladon kiun Antonio Rodríguez Gasch dediĉis al lia memoro:

22-a de novembro: Vizito al ĉokoladejo

Samideanoj pozantaj en la ĉokoladejoAmuza vizito al ĉokoladejo Mamá Goye (en la urbo Camas) kie ni frandis kaj ni komprenis la ĉokoladan “mondumon”. Tie ni mem ĉiuj lernis fari kuire ĉokoladaĵojn.