Historio de Esperanto en Sevilo

Foto de policías municipales sevillanos esperantistas en 1911

Kvankam la unuaj referencoj al Esperanto en Andaluzio datiĝas de la lastaj jaroj de la 19-a jarcento, por la okazo de Sevilo oni povus fiksi la jaron 1910 kiel la komencon de la Lingvo Internacia en nia urbo.

Tiu ĉi fakto deduktiĝas el tiamaj esperanto-lecionoj, kiujn oni instruis en la strato Sierpes, laŭ la rakontoj de Rafael Fiol Paredes, tiutempe 19-jara junulo, kiu, deveninte el Tanĝero kaj bakalaŭriĝinte en Zaragozo, studadis medicinon en la Sevila ĉefurbo.

Rafael Fiol iĝis, jardekoj poste, prezidanto de la asocio, kaj ankaŭ plian tempon delegito de UEA en Sevilo.

Kiel militista kuracisto, lia vivo estis markita de la historiaj okazaĵoj, kiujn li travivis. Por nur kelkajn mencii, kiel la Afrika Milito en 1921 aŭ la Hispana Enlanda Milito: en 1936 li estris la Malsanulejon de la Ruĝa Kruco en Badaĥozo, kie li savis la vivojn de ĉiuj, kiuj trapasis la danĝerajn unuajn semajnojn de la milito aŭ la tragedian sturmon al Badaĥozo (pri kio oni skribis libron).

Rafael Fiol, ĉe sia morto komence de la 90-aj jaroj, estis la plej malnova generalo en Hispanujo (jam preskaŭ centjarulo).

En 1911 fondiĝis la Sevila Esperanto-Asocio. Dum la unuaj du jardekoj, ĝiaj plej konataj prezidantoj estis la eminenta arĥitekturisto Trinidad Soriano kaj la pastro Jerónimo de Córdoba (eminenta latinisto, al kiu oni dediĉis samnoman placon en nia urbo).

Indas ankaŭ mencii, kiel elstaran membron de la asocio, Karlon Martínez, kiu, parenteze, dum lia reprezentado de nia urbo en la Universala Kongreso de Parizo (kune kun Trinidad Soriano), estis trafita de la eksplodo de la Unua Mondmilito.

Substrekeblas la 20-aj jaroj pro la okazigo en 1928 de la 8-a Hispana Kongreso de Esperanto, en la solenejo de la Plaza de España (Placo de Hispanujo). Kun 400 reprezentantoj, ĝi estis prezidata de la reĝido S-ro Carlos de Borbón, kiun akompanis la urbestro de nia urbo.

Pri la 30-aj jaroj, ni menciu kiel reprezentanton de UEA S-ron Blas Infante, duoble estimata pro sia agnosko kiel Patron de la Andaluzia Patrujo.

Nia “malciviliza-civila milito” malaperigis kaj membrojn kaj la agadon de la movado en nia urbo, kiu renoviĝos en la malfruaj 40-aj jaroj.

La vera renoviĝo tamen venis en la 60-aj jaroj, kvankam ĉe la komenco de la jardeko oni donacis al la Hispana Federacio grandan kvanton da libroj, bazon de ĝia nuna biblioteko, dank’ al kiu la D-ro Fiol fariĝis Honora Membro.

Pri la disvastigo kaj instruado de Esperanto, menciindas Felipe González del Pino, kiu ekzemple gvidis kursojn de la internacia lingvo en 1975 en kelkaj lernejoj de nia urbo (tia estas la okazo de la lernejo José María Izquierdo).

Kaj, memkompreneble, nia ĉiam memorata Antolín (kvankam lia vera nomo estis Tomás Caspe): danke al li, Esperanto disvastiĝis ekde 1976 ĝis la komenco de la 90-aj jaroj en la Sevila Esperanto-Lernejo de la strato Sol.

Ekde 1980 la movado ricevis grandan impulson, kun la estiĝo en 1982 de la “Sevilja Esperanta Junulara Organizo”, kiu fariĝos tre aktiva, eĉ publikigante “Ĉiesrevuino”, senegalan revuon en la nacia, kaj parte internacia, movado.

Fine, substrekindas la sekvaj okazaĵoj:

  • 1984: 44-a Hispana Kongreso de Esperanto (aranĝita en la mezlernejo Velázquez).
  • 1985: Andaluzia Kongreso de Esperanto (okazigita en la iama orfejo Hogar San Fernando).

Post la komenco de la 21-a jarcento, venas freŝa aero danke al la rearanĝo de la Sevila Asocio, kun malnovaj kaj novaj membroj. Koncerne al tio:

  • 2004: Okazigo de la 10-a Andaluzia Kongreso de Esperanto (en la civitana centro Casa de las Sirenas).
  • 2011: 16-a Andaluzia Kongreso kaj Kongreso pri la Unua Centjariĝo de Esperanto en Sevilo.

En la lastaj jaroj, Esperanto disvastiĝis niaurbe en la Universitato (Fakultato de Filologio) kaj nuntempe en la urbodomo (Casa de las Sirenas), kie oni instruas diversnivelajn kursojn, kaj ankaŭ en la Ŝtata Biblioteko Infanta Elena.

Paroli pri Esperanto en nia urbo signifas paroli ne nur pri instruado aŭ kongresoj, sed ankaŭ pri alispeca agado: interalie la amikaj ligoj kun tiuj samideanoj, kiuj, deveninte de ĉiuj mondopartoj, estis regalitaj en nia urbo. Tial oni ne surpriziĝu pri tio, ke tiu ĉi longa jarcento de Esperanto en Sevilo ja donas materialon por skribi libron, kiu post kelkaj monatoj publikiĝos.